Warning: fopen(dane.txt) [function.fopen]: failed to open stream: Permission denied in /home/zaplecze3/domains/wokanda.info/public_html/wiki/strona.php on line 347

Warning: flock() expects parameter 1 to be resource, boolean given in /home/zaplecze3/domains/wokanda.info/public_html/wiki/strona.php on line 352

Warning: fclose(): supplied argument is not a valid stream resource in /home/zaplecze3/domains/wokanda.info/public_html/wiki/strona.php on line 353
Korpokulturado - Vikipedio

Wielka Encyklopedia Wiedzy



Szukaj:



Ostatnio oglądane:
  • Strona Głśwna [pl]
  • Wybierz język: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Korpokulturado

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Korpokulturado , ankaŭ nomata muskolkonstruado aŭ korpokonstruado estas individua sporto, kies celo estas atingi postulatan aspekton de la korpo. Oni taksas ekz. grandecon kaj trajtecon de la muskolaro, muskolmaterion, egalecon ktp. Preparo okazas en gimnastejoj aŭ hejme kaj estas fundamentita en intensa 'neareobia' fizika ekzerco kiu ĝenerale konsistas en trejnado per levigo de pezaĵoj. Same grava estas nutrado celita al sufiĉa alŝovo de bezonataj vivbezonaĵoj. Sed kelkaj korp-kulturistoj rapidigas kreskon de muskolmaterio helpe de malpermesitaj materioj, kiel estas ekz. steroidoj. Lasta faktoro grava por perfekta aspekto estas sufiĉo de ripozo post penega trejnado.

    Historie, ni povas trovi tiun sporton en la klasika Grekujo kie la homa korpo akiris kulturan gravecon. Nuntempe, kun la ĝenerala riĉigo de la okcidenta socio, multegaj homoj praktikas tiujn ekzercojn en pli- malpli alta grado.

    Enhavo

    [redakti] Trejnado

    Por iliaj praktikantoj, la korpokulturado estas vivstilo bazita sur fizika ekzerco kaj taŭga manĝado, ke povas esti bona se bone praktikata. Tamen, ĉi tiu sporto praktikata ĝis la ekstremo povas kaŭzi problemojn maloftajn kiel 'vigoreksio'.


    La korpokulturado estas procezo de disvolvigo de la muskola fibro per kombino de levigo de pezo, abundaj kalorioj kaj sufiĉa ripozo.

    Por atingi eksterordinaran muskolan disvolvon, la "kulturistoj" koncentriĝas je tri punktoj::

    • Levigo de pezo : La trejnado produktas etajn lezojn en la muskoloj. La riparado de tiuj lezetoj estas parto de la normala muskola kreskado. La korpokulturisto uzas rutinojn de trejnado konsistantaj el serioj kaj ripetoj.
    • Altkvalita dieto enhavanta kromajn proteinojn: Kreskado kaj riparo ne povas okazi sen taŭga nutrado. Krome,la karbonhidratoj tre gravas pro tio, ke necesas granda kvanto da energio dum la trejnado. La rekomenditaj elcentoj estas:
    • Sufiĉa ripozado por ebligi la kreskadon. Sen taŭga ripozado kaj sonĝo, la korpo ne havas oportunan momenton por rekonstrui kaj ripari la fibrojn. necesas minimume ok horoj por ke la "kulturisto" povu havi alian trejnadon.

    [redakti] Konkursoj

    La korpokulturisto pozas antaŭ juĝistaro kiu donas poentojn. Du gravaj titoloj estas Mister Universo aŭ Mister Olimpio.

    [redakti] Virina Korpokulturismo

    Kvankam en siaj originoj ĝi estis nur porvira sporto, ekde la 80-aj jaroj komenciĝas konkursoj por virinoj.

    En kelkaj landoj estas ioma socia malakcepto al la kulturistinoj, pro supozata malvirineco de la sporto. Tiu fakto, evoluigis la korpokulturismon al novaj formoj kie gravas pli la estetiko. Tiuj variaĵoj nomiĝas en la angla "Bodyfitness" en kies konkursoj, la konkurantinoj ankaŭ dancas.

    [redakti] Dopado

    Kvankam neniu asocio instigas ĝian uzon kaj la vendo estas forte regulita, kelkaj kulturistoj uzas drogojn (ekzempe steroidojn) por plibonigi sian muskolan mason st, difinitecon kaj rendimenton.

    La (tro)uzado de tiuj substancoj en sanaj individuoj kaŭzas kromajn efikojn kiuj povas esti gravaj je multaj niveloj.

    [redakti] Famaj Kulturistoj

    Change language: All | العربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Česky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 한국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 日本語 | Norsk (bokmål) | Polski | Português | Русский | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | Українська | 中文

    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License
    no host niezarejestrowana strona no host 906 sprawdz strone SEO Tools system wymiany linków system wymiany linków SEO Tools