Warning: fopen(dane.txt) [function.fopen]: failed to open stream: Permission denied in /home/zaplecze3/domains/wokanda.info/public_html/wiki/strona.php on line 347

Warning: flock() expects parameter 1 to be resource, boolean given in /home/zaplecze3/domains/wokanda.info/public_html/wiki/strona.php on line 352

Warning: fclose(): supplied argument is not a valid stream resource in /home/zaplecze3/domains/wokanda.info/public_html/wiki/strona.php on line 353
Psikologio - Vikipedio

Wielka Encyklopedia Wiedzy



Szukaj:



Ostatnio oglądane:
  • Strona Głśwna [pl]
  • Wybierz język: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    Psikologio

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Psikologio (aŭ psiĥologio) (de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo') estas scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognojn, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp.

    Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco en tio ke ĝi ne simple studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.

    Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian scienconhoman sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

    Enhavo

    [redakti] Historio

    En la malfrua 19-a jarcento la psikologio komencis uzi sciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco.

    En 1879 la germana sciencisto Wilhelm Wundt fondis la unuan laboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologia esploro. Aliaj fruaj psikologoj estis la germano Hermann Ebbinghaus (pioniro pri la studo de memoro), la ruso Ivan Pavlov (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo) kaj la aŭstro Sigmund Freud.

    La ideoj de Freud iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimon subkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter la egoo, la superegoo kaj la iduso.

    Ekde la meza 20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de FREUD, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo de kondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de la menso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas tro metafizika.

    Fine de la 20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kiel kognitiva scienco. Kognitiva scienco denove konsideras la menson investigebla subjekto, kaj uzas evoluan psikologion, lingvistikon, komputikon, filozofion kaj neŭrosciencon por studi ĝin.

    [redakti] Fakeroj[1]


    [redakti] Skoloj

    Ekzistanalizo
    Empiriisma psikologio
    Geŝtalt-psikologio
    Humanisma psikologio
    Kognitiva psikologio
    Kondutismo
    Konduta terapio
    Psikanalizo
    Transpersona psikologio


    [redakti] Aplikoj

    Psikoterapio
    Psikologia konsultado
    Varba kaj venda psikologio
    Psikodiagnozo
    Perturbo
    Politika psikologio
    Trafika psikologio
    NLP (Neŭro-lingvistika programado)

    [redakti] Metodoj

    Demandaroj
    Eksperimento
    Hipnoto
    Interparolo
    Intervjuo
    Observado
    Testiloj


    [redakti] Famaj psikologoj

    [redakti] El Eŭropo

    Alfred Adler
    Pierre Daco
    Françoise Dolto
    Hans-Jürgen Eysenck
    Gustav Fechner
    Victor Frankl
    Sigmund Freud
    Erich Fromm
    Stanislav Grof
    Carl Gustav Jung
    J. L. Moreno
    Ivan Pavlov
    Fritz Perls
    Jean Piaget
    Wilhelm Reich
    Edward B. Titchener
    Paul Watzlawick
    Max Wertheimer
    Wilhelm Wundt


    [redakti] El Ameriko

    Rolando Toro Araneda
    Milton H. Erickson
    William James
    Ignacio Martín-Baró
    Abraham Maslow
    Stanley Milgram
    Carl Rogers
    Burrhus Frederic Skinner
    Steven Pinker

    [redakti] Aliaj

    Sammy GOUTI
    Virginia Satir

    [redakti] Terminaro

    Animao/animuso
    Arketipo
    Ciklotimio
    Depresio
    Distimio
    Ekstravertiteco
    Ekzisto
    Fobio
    Fuĝo for de libereco
    Flegmulo
    Geŝtalto
    Introvertiteco
    Katarso
    Katekso
    Kolektiva malkonscio
    Komato
    Komplekso
    Malvastafobio
    Masko
    Melankoliulo
    Ĥolerikulo
    Personecaj perturboj
    Psiko
    Repuŝado
    Sinkronismo
    Sangvinulo
    Temperamento
    Kongrueco

    [redakti] Referencoj

    1. Carlson, N. et al. "Psychology, The Science of Behaviour" 3rd Canadian Edition. Pearson. 2005.

    [redakti] Eksteraj ligoj

    •  Per-Esperanto-Psikologio Retforumo pri Psikologio en Esperanto
    Ĉi tiu artikolo pri "Psikologio" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
    Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


    Komunejo
    La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


    Change language: All | العربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Česky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 한국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 日本語 | Norsk (bokmål) | Polski | Português | Русский | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | Українська | 中文

    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License
    no host brak hosta wymiana linkow niezarejestrowana strona 906 wymiana linkami sprawdź stronę w systemie sprawdź stronę w systemie system wymiany linków SEO Tools